Agatarko | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | en Knido | |
Morto | en Aleksandrio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto natursciencisto geografo filozofo ![]() | |
Laborkampo | Historio ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | On the Erythraean Sea vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Agatarĥides aŭ Agatarĥo de Knido (en greka Ἀγαθαρχίδης aŭ Ἀγάθαρχος) de Knido estis greka historiisto kaj geografiisto (floris ĉe la 2-a jarcento a.K.).
Agatarĥo ne estis bone konata en antikvaj tempoj. El liaj du ĉefaj verkoj, Aferoj de Azio (Ta kata ten Asian) en dek libroj, kaj Aferoj de Eŭropo (Ta kata ten Europen) en 49 libroj, nur kelkaj fragmentoj survivis, tro malmulte por havigi kompletan komprenon de la enhavon de unu aŭ alia verko. Tamen survivis preskaŭ sentuŝe preskaŭ la tuto de la kvina libro de Pri la Eritrea Maro (Peri tes Erythras thalasses) en kvin libroj, nome geografia traktaĵo pri la Korno de Afriko kaj la teroj ĉirkaŭ la Ruĝa Maro.